Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio kaj Senegalio restarigis diplomatian interrilaton

La 25-an de oktobro, ĉina ministro de eksteraj aferoj Li Zhaoxing kaj senegala ŝtata ministro de eksteraj aferoj Cheikh Tidiane Gadio subskribis en Pekino “Komunan deklaron de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Senegala Respubliko pri restarigo de diplomatiaj interrilatoj”. Ekde la sama tago restariĝis la diplomatiaj interrilatoj de ambasadora nivelo de la du landoj.

Post la subskriba ceremonio, la du ministroj faris interparolon, interŝanĝis opiniojn pri duflankaj interrilatoj kaj problemoj interesantaj ambaŭ flankojn, kaj atingis vastajn komunajn konojn.