Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Wen Jiabao intervidiĝis kun Vladimir Putin en Moskvo

La 26-an de oktobro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao atingis Moskvon por ĉeesti la 4-an Ĉefministran Konferencon de Membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Dum sia intervidiĝo kun rusa prezidento Vladimir Putin en Moskvo, li diris, ke Ĉinio kaj Rusio devas daŭre trakti kaj disvolvi la dulandajn interrilatojn laŭ strategia vidpunkto kaj en konsidero de perspektivo, kaj forigi intervenon por antaŭenpuŝi stabilan disvolviĝon de la strategiaj kunlaboraj partneraj interrilatoj de la du landoj.

Wen Jiabao emfazis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio havas bonan bazon, la du landoj starigis sistemon pri regula intervidiĝo de ŝtataj gvidantoj, ellaboris “Konvencion de Ĉinio kaj Rusio pri amika najbareco kaj kunlaboro (praktika programo)” kaj difinis longtempan projekton pri ekonomia kaj komerca kunlaboro.

Li esperis, ke la du flankoj bone plenumos diversajn komunajn konojn kaj konvenciojn en energia kampo kaj kiel eble plej baldaŭ subskribos “Interkonsenton de Ĉinio kaj Rusio pri protekto de investo”. Pri tio kunsentis Vladimir Putin.

Vladimir Putin diris, ke la strategiaj kunlaboraj partneraj interrilatoj de Rusio kaj Ĉinio estas intimaj kaj longtempaj interrilatoj, grava faktoro en internacia politiko kaj ankaŭ unu el la plej grava kaj plej prioritata direkto en diplomatia strategio de Rusio. Rusio esperas, ke la du flankoj sin tenos en alta reciproka fido por longdaŭra disvolviĝo de la interrilatoj.