Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina registaro refoje liveros helpon al plagita regiono de Suda Azio

La 26-an de oktobro, Huang Hai, asistanto de la ministro de komerco de Ĉinio kaj delegito de la ĉina registaro, diris en Ĝenevo, ke la ĉina registaro refoje liveros lanajn litkovrilojn kaj tendojn en valoro de pli ol 50 milionoj da juanoj (ĉ. 8 juanoj egalas unu usonan dolaron) al la plagita regiono de Pakistano, kie okazis tertremo en la 8-a de la kuranta monato, kaj la helpaj materialoj atingos Pakistanon en la 28-a de oktobro.

Krome, en la “Internacia Konferenco por Helpi Plagitan Regionon de Suda Azio” de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), Huang Hai deklaris, ke responde al la urĝa alvoko de UN, la ĉina registaro, krom la planitaj helpoj al Pakistano, liveros ankaŭ tendojn, lanajn litkovrilojn kaj aliajn urĝajn materialojn en valoro de 500 mil usonaj dolaroj kaj 500 mil juanoj, pere de la Akordiga Oficejo de Humanismaj Aferoj de UN, kaj tiuj materialoj atingos Pakistanon en unu semajno.

Li diris ankaŭ, ke la ĉina registaro donos laŭ ĝia konkretaj bezonoj novan helpon kaj partoprenos rekonstruadon de la plagita regiono tra la kanalo inter la du flankoj.