Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao vizitis Korean Popol-demokratian Respublikon

De la 28-a ĝis la 30-a de oktobro, ĉina prezidanto Hu Jintao vizitis la Korean Popol-demokratian Respublikon (KPR), laŭ invito de Kim Jong-il, ĝenerala sekretario de la Labora Partio de la KPR kaj prezidanto de ĝia Nacidefenda Komitato.

Dum sia intervidiĝo kun Kim Jong-il, Hu Jintao refoje gratulis la 60-an datrevenon de la fondiĝo de la Labora Partio de KPR kaj tiun de la liberiĝo de KPR. Li esprimis sian ĝojon pro la atingoj de KPR en socialismaj revolucio kaj konstruado, kaj deziras al KPR grandan progreson en konstruado de potenca lando kaj efektivigo de sendependa kaj paca unuiĝo.

Hu Jintao elmetis 4 proponojn pri pluapaŝa disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj: unue: daŭre intimigi kontaktiĝon de ambaŭŝtataj gvidantoj por plifortigi interkomunikon; due: disvastigi interŝanĝan kampon por riĉigi kunlaboran enhavon; trie: antaŭenpuŝi ekonomian kaj komercan kunlaboron por akceli komunan disvolviĝon; kvare: aktive kunakordigi por defendi la komunan intereson.

Kim Jong-il, en la nomo de la Labora Partio de KPR kaj la registaro, bonvenigis refojan viziton de Hu Jintao. Li diris, ke ĉi oktobro povas esti nomata amika monato de KPR kaj Ĉinio. La ĉi-foja vizito de Hu Jintao al KPR havas profundan signifon. Tio antaŭenpuŝos la amikecon inter KPR kaj Ĉinio al alta tajdo kaj estas grava afero por plifortigi amikecon inter la du landoj.

Kim Jong-il aprobis la proponojn de Hu Jintao. Li diris, ke kia ajn ŝanĝo okazos al la internacia situacio, KPR tenos amikecon inter la du landoj laŭ strategia starpunkto kaj prenos ĝin kiel senŝanceliĝan principon. Li ankaŭ dankas Ĉinion pro ĝia helpo al KPR.