Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis en Makao la 4-a Orient-Azia Sportkunveno

Vespere de la 29-a de oktobro, inaŭguriĝis en la Makao-a Stadiono la 4-a Orient-Azia Sportkunveno. Wu Yi, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ĉeestis la inaŭguron kaj deklaris ĝin malfermita.

Dum la inaŭguro, gvidate de la flagoj de la Ĉina Popola Respubliko, la Makao-a Speciala Administra Distrikto kaj la Orient-Azia Sportkunveno, gesportistoj kaj getrejnistoj el 9 landoj kaj regionoj laŭvice eniris en la stadionon.

Kun 17 sportbranĉoj kaj 234 disciplinoj, inkluzive de naĝo, atletiko, korbopilko,taeko-lukto, teniso, pezlevado kaj uŝuo, la 4-a Orient-Azia Sprotkunveno daŭros 9 tagojn. Ĝin partoprenis ĉ. 2000 sportistoj el la Ĉina Popola Respubliko, Gvamo, Hongkong de Ĉinio, Japanio, Korea Respubliko, Makao de Ĉinio, Mongolio, Korea Popol-Demokratia Respubliko kaj Taibei de Ĉinio. La ĉina teamo konsistas el 560 personoj, inkluzive de olimpikaj ĉampionoj kaj mondfamaj sportistoj Liu Xiang, Luo Xuejuan kaj Guo Jingjing. Ili ĉeestos la matĉojn de 16 sportbranĉoj kaj 206 disciplinoj.