Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao interparolis kun Nong Duc Manh kaj Tran Duc Luong

La 31-an de oktobro en Hanojo, ĉina prezidanto Hu Jintao interparolis kun ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Vjetnama Komunista Partio Nong Duc Manh kaj vjetnama ŝtata prezidanto Tran Duc Luong.

Hu Jintao diris, ke la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro ĉiam alte taksas la rilatojn inter Ĉinio kaj Vjetnamio kaj volontas kune kun Vjetnamio profundigi reciprokan konfidon, antaŭenpuŝi kunlaboron kaj akceli kunan disvolviĝon, firme tenante ĝeneralan direkton de la disvolviĝo de la interrilatoj de la du partioj kaj la du landoj laŭ strategia starpunkto. Hu Jintao elmetis 5 proponojn pri pluapaŝa disvolviĝo de la rilatoj inter la du partioj kaj la du landoj.

Nong Duc Manh diris, ke disvolvi amikajn rilatojn kaj teni viglecon de la rilatoj inter la du landoj estas devo kaj respondeco de la du partioj kaj la du landoj. Li reasertis, ke Vjetnamio persistos en la politiko de unu Ĉinio, subtenas Ĉinion en ĝia ellaboro de Kontraŭsecesia Leĝo kaj efektivigo de paca unuiĝo.

Post la interparolo, ambaŭflankaj gvidantoj ĉeestis subskriban ceremonion de “Interkonsento de Ĉinio kaj Vjetnamio pri ekonomia kaj teknika kunlaboro” kaj aliaj interkonsentoj.