Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj: La problemo pri vizito al Yasukuni-sanktejo ne estas problemo de dialogo

La 1-an de novembro, Kong Quan, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke la problemo pri vizito al Yasukuni-sanktejo ne estas problemo de dialogo. Ĉinio firme oponas la viziton de japanaj ŝtat-estroj al Yasukuni-sanktejo kaj ili devas konsideri senton de la suferintaj popoloj konscience.

Lastatempe reorganiziĝis la Japana Kabineto, kaj Shinzo Abe, la nova ĉefsekretario de la kabineto, publike esprimis deziron daŭre viziti Yasukuni-sanktejon. Alia japana ŝtat-estro diris, ke la problemo pri vizito al Yasukuni-sanktejo povas esti solvita per dialogo kun aliaj aziaj landoj.

Kong diris, ke la problemo rilatas al tio, ĉu Japanio efektive plenumos sian promeson, pripensos la historion kaj elektos pacan vojon. Tio estas serioza politika problemo. Ĉinio esperas, ke Japanio plenumos sian buŝan promeson “akiri konfidon de Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj” en sia praktika agado.

Kong emfazis, ke laŭ la spirito “preni historion kiel spegulon kaj fronti al la estontecto” kaj surbaze de la tri gravaj dokumentoj, Ĉinio deziras plibonigi kaj evoluigi la ĉin-japanan rilaton, kaj Ĉinio neniam ŝanĝos tiun bazan politikon.

Li diris, ke pri la malfacilaĵoj en la rilato inter Ĉinio kaj Japanio ne kulpas Ĉinio. La ŝlosilo por venki la malfacilaĵojn kaj normaligi la rilaton inter Ĉinio kaj Japanio estas, ke Japanio ne nur buŝe sed ankaŭ en agoj montras sian politikan volon plibonigi kaj disvolvi la rilaton inter la du landoj.