Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis en Zhejiang-provinco la 1-a Foiro de Turismo kaj Investado de Ĉinio

La 1-an de novembro inaŭguriĝis la 1-a Foiro de Turismo kaj Investado de Ĉinio en Ningbo, en la orienta parto de Ĉinio.

Tiu ĉi foiro kun la temo “Serĉi kapitalon por belaj lokoj, krei riĉaĵon per saĝeco” konsistas el ĝenerala aktivado, ekspozicio kaj intertraktado, diskutforumo, elektado kaj rekomendo, kaj prezentis pli ol 1000 programojn por inviti komercistojn investi en turismo. La totala enkondukita kapitalo estas pli ol 100 miliardoj da juanoj (ĉ. 8 juanoj egalas al unu usona dolaro). La foiron partoprenis pli ol 10 mil komercistoj el pli ol 10 landoj kaj regionoj, inkluzive de Japanio, Koreio kaj Usono.