Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazis simpozio de Ĉinio kaj Usono pri prevento kaj superrego de birda gripo

De la 1-a ĝis la 2-a de novembro la simpozio de Ĉinio kaj Usono pri prevento kaj superrego de birda gripo estis kune organizita en Pekino de la Ĝenerala Administracio de Kvalita Superrego, Inspekto kaj Kvaranteno de Ĉinio, Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio kaj tiu de Usono. Dum la simpozio, ambaŭ flankoj interŝanĝis opiniojn pri koncernaj politiko, leĝo, normo, rimedo kaj spertoj de preventado kaj superrego de altepatogena birda gripo.

Ambaŭ flankoj opiniis, ke jenaj rimedoj devas esti prenitaj: Unue, daŭre profunde kunlabori por preventi kaj superregi la birdan gripon, ĝustatempe anonci informojn kaj interŝanĝi koncernajn teknikojn. Due, krei novajn teknikojn por altigi la kapablon de preventado kaj superregado laŭ la karakterizoj de birda gripo. Trie, akceli interŝanĝon de profesiaj teknikistoj kaj administristoj. La du landoj fortigos komunikon kaj akordigon pri la komuna uzado de internacia normo kaj solvos koncernajn kvarantenajn problemojn por garantii la sekurecon de birdoj kaj birdaj produktaĵoj kaj akceli la komercan disvolviĝon de birdoj kaj birdaj produktaĵoj de la du landoj.