Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Deka intervidiĝo de la ĉina kaj rusa ĉefministroj

La 3-an de novembro ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj rusa ĉefministro Mikhail Fradkov intervidiĝis en Pekino. Tio estas la deka regula intervidiĝo de ĉefministroj de la du landoj. Ili retrorigardis la fruktojn kaj spertojn en la pasintaj 10 jaroj, ekzamenis la laboron por plenumi la “Konvencion de Ĉinio kaj Rusio pri amikeca najbaro kaj kunlaboro” de ambaŭ landoj kaj elmetis la celon kaj rimedojn de ambaŭflanka kunlaboro en estonteco.

Wen Jiabao diris, ke la regula intervidiĝo estas efika sistemo por antaŭenpuŝi la rilatojn inter la du landoj. Dum la pasintaj 10 jaroj, dank’ al ĉi tiu sistemo plilarĝiĝis kunlabora kampo kaj senĉese leviĝis nivelo de ambaŭflanka kunlaboro.

Mikhail Fradkov diris, ke la regula intervidiĝo ludas gravan rolon por antaŭenpuŝi disvolviĝon de strategiaj partneraj interrilatoj de la du landoj kaj kunlaboron en diversaj kampoj. La du flankoj devas daŭre utiligi la sistemon kaj liveris administracian subtenon kaj garantion al ambaŭflanka kunlaboro en diversaj kampoj.

La du ministroj reatentigis, ke laŭ “Ĉin-Rusa Komuna Deklaro pri Monda Ordo en la 21-a Jarcento”, ambaŭ volas plifortigi akordigon kaj kunlaboron en internaciaj aferoj, defendi la mondan pacon, stabilecon kaj disvolviĝon.