Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Eklaboris ĉina komandejo de prevento kaj superrego de altepatogena birda gripo

En la 3-a de novembro, la konstanta konferenco de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio faris gravajn aranĝojn por plifortigi la preventadon kaj superregadon de birda gripo. Ekfunkciis la ĉina komandejo de prevento kaj superrego de altepatogenta birda gripo. Hui Liangyu, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, fariĝis ĝia ĉefkomandanto. La komandejo konsistas el la grupoj preventa kaj kuraca, superrega kaj kvarantena, scienc-teknika, garantia, informa kaj tiu de eksteraj aferoj kaj oficejo.

Nuntempe, la situacio de altepatogena birda gripo estas serioza en iuj landoj. Ĉinio, granda lando en birdobredado, sin trovas en sezono de minaco de altepatogena birda gripo kaj de alloĝiĝado de migrantaj birdoj, do seriozas preventado kaj superregado de la epidemio ankaŭ en Ĉinio.