Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Pretaj estas la bazaj kondiĉoj de vojaĝo de loĝantoj sur la ĉeftero al Taiwan

En la 6-a de novembro, Shao Qiwei, estro de la Ĉeftera Turisma Inspekta Grupo al Taiwan kaj prezidanto de la Ĉina Turisma Asocio, diris ĉe sia foriro de Taiwan, ke jam estas pretaj la bazaj kondiĉoj de vojaĝo de loĝantoj sur la ĉeftero al Taiwan.

Shao Qiwei diris: “En la pasintaj 9 tagoj, ni interŝanĝis opiniojn kun Taiwan-aj neregistaraj turismaj institucioj, turismaj entreprenistoj, amikoj el informa rondo kaj aliaj popolanoj de Taiwan. Ni trovis, ke kiel eble plej rapide realigi vojaĝon de loĝantoj sur la ĉeftero al Taiwan konformas al la historia tendenco kaj popola volo, kaj utilas por krei novan staton de la du bordoj de Taiwan-markolo.

De la 3-a de majo, kiam Chen Yunlin, estro de la Oficejo de Taiwan-aj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, anoncis permeson al loĝantoj sur la ĉeftero vojaĝi al Taiwan, koncernaj departementoj sur la ĉeftero aktive agadas por realigi tion. Multaj turismaj servoj jam komencis akcepti mendon de turistoj.