Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fermiĝis la 4-a Orient-Azia Sportkunveno

La sankta fajro de la 4-a Orient-Azia Sportkunveno brulanta 9 tagojn estingiĝis en Makao vespere de la 6-a de novembro.

Dum la 9-taga sportkunveno ĉ. 2000 sportistoj partoprenis konkursojn de 17 sportbranĉoj kaj 233 disciplinoj. Ili unufoje rompis la mondan rekordon de virina pezlevado, 8-foje kreis 6 aziajn rekordojn de naĝado kaj 17-foje renovigis rekordojn de 12 disciplinoj de atletiko. Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko gajnis respektive 127, 46 kaj 32 orajn medalojn kaj daŭre okupis la unuajn tri lokojn en la sporta kampo de Azio.

En la ferma ceremonio, Manuel Silvério, prezidanto de la Organiza Komitato de la 4-a Orient-Azia Sportkunveno, transdonis la lampon kun fajrero de la Orient-Azia Sportkunveno al Timothy FOK Tsun-ting, reprezentanto de la gastiganto de la 5-a Orient-Azia Sportkunveno kaj prezidanto de la Hongkong-a Olimpia Komitato.

Post 4 jaroj, la sankta fajro de la Orient-Azia Sportkunveno brulos en Hongkong.