Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis en Pekino la Internacia Konferenco pri Reutiligebla Energio de 2005

En la 7-a de novembro, inaŭguriĝis en Pekino la Internacia Konferenco pri Reutiligebla Energio de 2005. Ĉina prezidanto Hu Jintao sendis al ĝi salutmesaĝon. Li emfazis, ke plifortigi ekspluatadon de reutiligebla energio estas unika vojo por solvi la energiajn kaj mediajn problemojn, kiuj fariĝas pli kaj pli seriozaj, kaj ankaŭ unika vojo por realigi daŭrigeblan disvolviĝon de la homaro. La internacia socio devas antaŭenpuŝi kunlaboron en esplorado, transigo de teknikoj kaj monhelpado por ke la reutiligebla energio ludu pli grandan rolon en disvolvo de ekonomio kaj socio de la homaro.

Ĉinio plenforte ekspluatos akvo-energion, konstruos serion da vento-energiaj elektrejoj kun kapacito de miliono da kilovatoj, plifortigos ekspluatadon de sunenergio, popularigos uzadon de metano en kamparo, disvolvos industrion de biologia energio kaj akcelos esploradon pri teknikaj instalaĵoj de reutiligebla energio, por ke reutiligebla energio konsistigu ĉ. 15 procentojn de la totala energia provizado en 2020.

La konferencon ĉeestis pli ol 1200 entreprenistoj, sciencistoj, registaraj oficistoj el ĉ. 90 landoj kaj regionoj kaj reprezentantoj de internaciaj organizoj.