Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao atingis Londonon por ŝtatafera vizito al Britio

Invitite de brita reĝino Elizabeth II, ĉina prezidanto Hu Jintao atingis Londonon la 8-an de novembro kaj komencis ŝtataferan viziton al Britio.

En flughaveno Hu Jintao faris skriban parolon, en kiu li diris, ke Ĉinio kaj Britio havas longan historion kaj brilajn kulturojn, kaj kontaktiĝo de la du popoloj kontinuas de longe. En la lastaj jaroj la rilatoj inter la du landoj sin tenas en ĝojinda progreso, kaj fruktodonaj estas la kunlaboroj en diversaj kampoj. Pluapaŝe kaj plenamplekse disvolvi strategian partneran interrilaton de ambaŭ flankoj konformas al bazaj interesoj de la du landoj kaj du popoloj.

Varma kaj solena bonveniga ceremonio komenciĝis en 21 salvopafadoj. Prezidanto Hu Jintao revuis la honoran gvardion akompanate de Princo Philip, edzo de la reĝino.

Britio estas la unua celloko de la vojaĝo de Hu Jintao. Li vizitos poste ankaŭ Germanion, Hispanion kaj la Korean Respublikon, kaj ĉeestos la 13-an neoficialan konferencon de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo okazontan en Pusan de Koreio.