Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio kuraĝigos disvolvon de ekonomiaj aŭtoj

En la 6-a Ĉina Internacia Simpozio pri Pura Fuelo de Azio, Liu Zhi, estro de la Departemento de Industria Politiko de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio (ŜKDRĈ), diris, ke ŜKDRĈ ellaboros politikon pri kuraĝigo de disvolvo de ekonomiaj aŭtoj, kun espero, ke la aŭta industrio de Ĉinio kaj konsumado de energio disvolviĝu en harmonio.

Liu Zhi diris, ke la politiko difinos la normon de aŭtoj energi-ŝparaj kaj mediprotektaj. La ekonomiaj aŭtoj estas ne nur ellaskvanto-malgrandaj, sed ankaŭ konformaj al serio da postuloj pri energi-ŝparemo, teknika funkcio, grandeco, materialo, bezono de konsumantoj, aĉetpovo de la ordinaraj popolanoj ktp.

Li diris ankaŭ, ke la politiko faros ankaŭ konsideron pri gvido de impostado kun la celo kuraĝigi produktadon kaj aĉetadon de ekonomiaj aŭtoj.