Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina ĉefministro Wen Jiabao inspektis laboron pri preventado kaj superregado de birda gripo en kamparo

En la 8-a de novembro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao inspektis laboron pri preventado kaj superregado de birda gripo en Heishan-gubernio, Liaoning-provinco. Li diris, ke nun la laboro pri preventado kaj superregado de altepatogena birda gripo estas en serioza momento, diversnivelaj registaroj devas sufiĉe koni la minacon de birda gripo, trakti la laboron pri preventado kaj superregado de altepatogena birda gripo kiel gravan aferon, plifortigi gvidadon, certigi plenumadon de plano kaj preni decidemajn kaj efikajn rimedojn por superregi kaj likvidi birdan gripon.

La 8-an de novembro, Wen Jiabao kaj Hui Liangyu, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro, speciale venis al Heishan-gubernio, kie okazis birda gripo. En la vilaĝo, kiun trafis birda gripo, ili pririgardis kuracejon por preventi kaj superregi birdan gripon kaj seninfektigan traktejon, kaj vizitis familiojn de birdo-bredistoj, kaj esprimis sinceran konsolon al la laborantoj kaj kuracistoj, kiuj laboras por preventi kaj superregi birdan gripon.

Wen Jiabao detale demandis pri traktado de mortigitaj malsanaj birdoj. Li diris, ke oni devas decideme superregi kaj estingi birdan gripon, rigole bloki epidemiajn lokojn, komplete mortigi malsanajn birdojn kaj rigole antisepsi la plagitajn lokojn. Wen Jiabao diris ankaŭ, ke rigole preventi infektadon de birda gripo al homoj estas grava punkto de la tuta laboro de preventado kaj superregado.