Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La kvina 6-flanka intertraktado komenciĝis en Pekino

La kvina 6-flanka intertraktado pri nuklea problemo de la Korea Duoninsulo komenciĝis en Pekino la 9-an de novembro. Delegitaro de la 6 flankoj ĉeestis la kunvenon prezidatan de Wu Dawei, vicministro de la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj kaj estro de la ĉina delegacio. Ili diskutis pri la plano de la ĉi-foja traktado kaj plenumado de la komuna deklaro ellaborita en la kvara 6-flanka intertraktado.

Wu Dawei diris, ke la ĉefa tasko de ĉi tiu traktado estas ellabori detalajn regulojn, metodon kaj procedon por plenumi la komunan deklaron, laŭ la principo “promeso al promeso kaj agado al agado”. Li esperis, ke ĉiuj flankoj kun serioza kaj fleksebla sinteno partoprenos diskuton kaj ellaboros kiel eble plej baldaŭ planon akcepteblan de ĉiuj flankoj.