Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La Unua Eŭrop-Azia Ekonomia Forumo inaŭgurita en Xi’an, Ĉinio

La 10-an de novembro, inaŭguriĝis en la ĉina okcidenta antikva urbo Xi’an, la Unua Eŭrop-Azia Ekonomia Forumo daŭronta 2 tagojn. Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladon. Li diris, ke Ĉinio bonvenigas eŭropajn kaj aziajn landojn al disvolvo de la okcidento de Ĉinio kaj prosperigo de la nordoriento, la malnova industria bazo de Ĉinio.

Wu diris, ke Ĉinio sendevie iros la vojon de paca disvolviĝo kaj ĉiam persistos en la diplomatia politiko de amikiĝo al najbaraj landoj. Prosperigi Eŭrop-Azian ekonomion kaj konstrui harmonian prosperan Eŭrop-Azian regionon estas komuna deziro kaj historia devo de la registaroj kaj popoloj de la regiono.

La forumon alestis 800 registaraj gravuloj kaj reprezentantoj de diversaj rondoj de dekkelke da landoj de Eŭrop-Azia Kontinento, inkluzive de Ĉinio, Rusio, Taĝikio kaj Kazaĥio. Kunlaboro rilata al fundamenta konstruado, fuelo, financo kaj turismo de tiuj landoj estas emfaze esplorata dum la forumo.