Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio firme oponas kaluminion de Usono al la ĉina religia politiko

La 13-an de novembro, Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, anoncis, ke lastatempe la Usona Komisiono de Internacia Religia Libereco publikigis “Raporton pri la Ĉina Politiko”, en kiu ĝi inversigis la veron kaj malveron, kalumniis la ĉinajn religian politikon kaj religian situacion. Ĉinio esprimis fortan malkontenton kaj firman oponon.

Liu montris, ke la ĉina registaro laŭleĝe protektas la liberecon de religia kredo de la ĉinaj civitanoj, kaj la ĉinaj civitanoj laŭleĝe ĝuas liberan kredon de religio. Ĉiuj vidas la fakton. Ĉinio postulas, ke la Usona Komisiono de Internacia Religia Libereco respektu la fakton, forlasu la agon entrudiĝi en la ĉinajn internajn aferojn sub la preteksto de religia problemo, kaj donu pli multe da favoro al la interrilatoj de ambaŭ landoj.