Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio en intensa preventado kaj superregado de birda gripo

Lastatempe, Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio anoncis, ke ĝis la 12-a de novembro, plejparto de la provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj de Ĉinio jam prenis rimedojn por preventi kaj superregi birdan gripon, kaj koncernaj laboroj estas antaŭenpuŝataj intense kaj orde.

Lastatempe, diversaj lokoj de Ĉinio fondis kaj perfektigis urĝan sistemon pri preventado kaj superregado de seriozaj animalaj epidemioj, kaj liveris pli multe da kapitalo kaj materialoj por preventi kaj superregi birdan gripon, kaj aktive kolektis monon por aĉeti kaj rezervi vakcinojn, asepsaĵojn, sterilizilojn, sekurigajn kostumojn kaj aliajn koncernajn materialojn. Oni ankaŭ asignis specialan kapitalon por senpage injekti vakcinojn por kortobirdoj de kamparanoj, kaj samtempe fortigis observadon kaj kontroladon pri la epidemio por eviti disvastiĝon de la epidemio.