Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao intervidiĝis kun Juan Antonio Samaranch

La 13-an de novembro ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis en Madrido de Hispanio kun Juan Antonio Samaranch, dumviva honora prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato kaj hispana prezidanto de la Ĉina-Hispana Forumo.

Hu Jintao alte taksis Juan Antonio Samaranch pro lia multjara subteno al disvolvo de la olimpika sporto en Ĉinio. Li diris, ke 32 jarojn post establo de diplomatiaj rilatoj de Ĉinio kaj Hispanio, la politikaj interrilatoj senĉese plifortiĝas kaj komerca kunlaboro senĉese pligrandiĝas, kaj estis akiritaj multe da sukcesoj en interŝanĝo kaj kunlaboro de la du landoj en scienco, tekniko, kulturo, eduko, sporto, turismo kaj aliaj kampoj. Tio alportas al ambaŭ popoloj efektivan intereson. Ĉinio volontas klopodi kune kun Hispanio por antaŭenpuŝi la amikajn kunlaborojn en diversaj kampoj kaj pliintimigi la interrilatojn de la du landoj.

Hu Jintao diris, ke la Ĉina-Hispana Forumo estas tre grava por akceli dulandajn kunlaborojn. 2 jarojn post sia establo la forumo ludis pozitivan rolon por akceli amikajn kunlaborojn de la du landoj. Kiel hispana prezidanto de la forumo, Juan Antonio Samaranch multe kontribuis por glata disvolviĝo de la forumo.

Juan Antonio Samaranch esprimis, ke la Hispana-Ĉina Forumo ludis bonan rolon por progresigi la interrilatojn de la du landoj. Li diris, ke li estas tre honora kaj fiera pro tio, ke li povis helpi Ĉinion disvolvi olimpikan sporton. Li kredas, ke la Olimpikoj de Pekino de 2008 plene sukcesos.