Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina registaro sendis vakcinon kontraŭ birda gripo al Vjetnamio

Responde al la postulo de Vjetnamio, la ĉina registaro sendis la 15-an de novembro 15 tunojn da vakcino kontraŭ birda gripo al Vjetnamio. Por garantii la senaktivigecon de la vakcino, laborantoj enmetis solidan karbonan dioksidon en kestojn, por ke la temperaturo por la vakcino estu de 4 ĝis 8 °C.

Guan Rongshun, ĝenerala direktoro de la Ĉina Poŝta Aviada Kompanio, diris, ke la doganejo simpligis la proceduron, kaj plenumis kvarantenan ekzamenon en unu fojo en la Harbina Flughaveno, tiel ke multe da tempo estis ŝparita.

La 2101 kestoj da vakcino en totala pezo de 45 tunoj valoras 780 mil usonajn dolarojn. La transporto daŭros tri tagojn.