Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio asignos 1.1 miliardojn da usonaj dolaroj por protektado de malsekejoj

Antaŭ nelonge, vicministro de la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio Zhao Xuemin esprimis, ke la regularo pri protektado de malsekejoj jam estis enlistigita en la ĉinan leĝdonan planon, kaj en la venontaj 6 jaroj Ĉinio asignos 1.1 miliardojn da usonaj dolaroj por protektado de la malsekejoj.

Zhao Xuemin diris, ke Ĉinio jam primare fondis la retan sistemon kun la natura parko kiel la ĉefa protekta rimedo, kaj proksimume 40% de la naturaj malsekejoj estas enmetitaj en naturajn parkojn, ĝuante bonan protektadon.

Li esprimis, ke por preventi cunaman katastrofon, Ĉinio speciale plifortigas protektadon de ĉemaraj malsekejoj kaj manglarboj, kaj asignos 900 milionojn da usonaj dolaroj por tiu celo.