Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Jackie Chan establis elementan lernejon Espero en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono

De la 12-a ĝis la 14-a de novembro, Jackie Chan, amika ambasadoro de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu ĵus akiris la titolon de plej bona ĉefrolulo de la Orakoka Premio de la ĉina filmo, iris al la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono por ĉeesti tri-tagan filantropian aktivadon nomata “Por venonteco — vojaĝo de Jackie Chan en Xinjiang”.

Komence de aprilo ĉi-jare, Jackie Chan donacis monon por establi elementan lernejon Espero en Awat-gubernio de Xinjiang. En la 13-a de novembro, Jackie Chan ĉeestis ceremonion por lanĉo de tiu lernejo kaj donacis librojn en valoro de 8000 juanoj (=1000 usonaj dolaroj) al tiu lernejo kaj vintrajn vestojn al malriĉaj lernantoj.