Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao intervidiĝis kun Roh Moo Hyun, prezidento de la Korea Respubliko

La 16-an de novembro, ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis en Seulo kun Roh Moo Hyun, prezidento de la Korea Respubliko. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri duflankaj interrilatoj kaj komune zorgataj internaciaj kaj regionaj problemoj, precipe la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo.

Post la intervidiĝo, prezidento Roh Moo Hyun deklaris, ke la Korea Respubliko oficiale rekonis la pozicion de kompleta merkata ekonomio de Ĉinio.

Hu Jintao atingis Seulon en la 16-a de novembro. Li ĉeestos la 13-an Neoficialan Pintan Konferencon de Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo okazontan en Pusan.

Hu Jintao diris, ke en la pasintaj 13 jaroj post starigo de diplomatiaj interrilatoj de la du landoj, ambaŭflanka kunlaboro en diversaj kampoj rapide disvolviĝas, tio alportis al la du popoloj efektivajn utilojn kaj faris gravan kontribuon al la paco kaj evoluado de la regiono.