Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Revenis el Pakistano la Dua Ĉina Internacia Urĝsava Taĉmento

Posttagmeze de la 17-a de novembro, revenis al Pekino 38 membroj de la Dua Ĉina Internacia Urĝsava Taĉmento post 20-taga urĝsava laboro en katastrofita regiono de Pakistano.

La ĉefaj taskoj de la dua urĝsava taĉmento estis fondi kampan hospitalon aŭ kuracadi rondire, helpi kuraci vunditojn kaj preventi epidemion en katastrofita regiono. Ili establis nefiksan hospitalon en Bal-akot, kaj helpis pli ol 2000 vunditojn kaj sukcese faris dekkelkajn operaciojn. La nefiksa hospitalo de la urĝsava taĉmento aktive trejnis lokajn kuracistojn kaj flegistaron, kaj diskonigadis higienajn sciojn al lokaj suferantoj.

En la bonveniga ceremonio okazinta en la Ĉefurba Internacia Flughaveno, sinjoro Salman Bashir, pakistana ambasadoro al Ĉinio, diris, ke la urĝa savado de la Ĉina Internacia Urĝsava Taĉmento en Pakistano profundigis la tradician amikecon de la du landoj, kaj la pakistana popolo dankis la Ĉinan Internacian Urĝsavan Taĉmenton pro ĝia laboro.