Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio absolute ne akceptas Taiwan kiel suverenecan ŝtaton

La 17-an de novembro, Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, esprimis en gazetara konferenco okazinta en Pekino, ke Ĉinio absolute ne akceptas Taiwan kiel sendependecan aŭ suverenecan ŝtaton.

Li diris, ke la Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo jam atingis interkomprenan memorandon pri tio. Ĉinio esperas, ke diversaj flankoj povos agi laŭ la principo de la memorando.

Li diris, ke en la mondo estas nur unu Ĉinio. Taiwan estas neapartigebla parto de Ĉinio. Kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas ununura laŭleĝa registaro reprezentanta Ĉinion. Tio estas fakto agnoskata de plej multaj landoj en la mondo kaj ankaŭ aprobata de plejparto de la membroj de UN.