Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio aĉetos 70 aviadilojn de la tipo Boeing

La 20-an de novembro, la Ĉina Eksport-importa Kompanio de Aviadaj Ekipaĵoj kaj la usona aviadila kompanio Boeing subskribis en Pekino kontrakton pri aĉeto de 70 aviadiloj de la tipoj de B737-700 kaj B737-800.

Yang Guoqing, vicministro de la Ĝenerala Administracio de Civila Aviado de Ĉinio, diris, ke post unuafoja importo de aviadilo B707 el Usono en la 1970-aj jaroj, Ĉinio aĉetis entute 534 aviadilojn de Boeing, nome 2/3 de la importitaj aviadiloj. Ĉinio plivastigos kunlaboron kun kompanio Boeing, inkluzive trejnadon de teknikistoj kaj kontrolado de aera trafiko.

La 70 aviadiloj kostas 4 miliardojn da usonaj dolaroj kaj proviziĝos al 8 aviadaj kompanioj de Ĉinio en 2006-2008.

La kompanio subskribos kun la kompanio Boeing alian kontrakton pri aĉeto de 80 aviadiloj de la tipo B737, do la totala sumo estos 150.