Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio kaj Usono konsentis amplekse akceli konstruajn kunlaborajn interrilatojn de la du landoj en la 21-a jarcento

La 20-an de novembro, ĉina prezidanto Hu Jintao kaj usona prezidento George Walker Bush intervidiĝis en Pekino. La du flankoj venis al vasta komuna kono pri la interrilatoj de ambaŭ landoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj. La du ŝtatestroj unuanime konsentis, ke Ĉinio kaj Usono devas pluapaŝe pliprofundigi interkomprenon kaj reciprokan konfidon, disvastigi komunan konon kaj amplekse akceli konstruajn kunlaborajn interrilatojn de ambaŭ flankoj en la 21-a jarcento.

Hu Jintao proponis, ke Ĉinio kaj Usono tenu la pozitivan tendencon de kontaktiĝo inter gvidantoj de ambaŭlandoj, klopodu por realigi ekvilibron inter la dulandaj komercoj, plioftigu interkonsiliĝon pri strategio de energio, kunlaboron sur kampoj de kontraŭterorismo, preventado de nuklea ekspansio, preventado kaj superregado de birda gripo, kaj disvastigu interfluon kaj kunlaboron sur la kampo de homa scienco. Hu Jintao reasertis la nedeviigeblan starpunkton de Ĉinio pri Taiwan-problemo.

George Walker Bush opiniis, ke Ĉinio estas grava lando. Usono kaj Ĉinio devas senĉese disvastigi kontaktiĝon kaj plioftigi dialogon. Li laŭdis Ĉinion pro ĝia starpunkto en la kontraŭterorisma problemo, esprimis subtenon al Ĉinio ludi rolon en la tutmonda preventado kaj superregado de birda gripo kaj konsentis dialogon inter la du flankoj pri energio.