Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio kaj Usono ellaboris “Konceptan Dokumenton pri Propono de Komuna Agado kontraŭ Birda Gripo”

La 20-an de novembro, la du ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono atingis unuanimecon pri la komuna agado de plifortigo de la duflankaj kunlaboroj por preventi kaj superregi birdan gripon, kaj ellaboris la “Konceptan Dokumenton pri Propono de Komuna Agado kontraŭ Birda Gripo”.

La dokumento montras, ke Ĉinio kaj Usono klopodos por preventi la cirkuladon de novaj infektemaj malsanoj, inkluzive de la alte patogena birda gripo, por serĉi rimedojn kaj trakti la eventualan eksplodon de homa gripo.