Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio sendis la 22-an sciencesploran teamon al Antarkto per la ŝipo Xuelong

Lastatempe 145 ĉinaj sciencaj esplorantoj veturis de Ŝanhajo al Antarkto per la ŝipo Xuelong por la 22-a scienca esplorado. Laŭ plano, ili esplorados 130 tagojn en Antarkto kaj revenos al Ŝanhajo fine de marto 2006.

Ĉinio planas investi en la venontaj jaroj 64 milionojn da usonaj dolaroj por scienca esplorado en polusoj, nome establi novan esploran stacion en arkto, rekonstrui la staciojn Zhongshan kaj Granda Muro en Antarkto, novigi ekipaĵojn kaj instali novajn heplajn necesaĵojn sur la ŝipo Xuelong kaj konstrui en Ŝanhajo specialan dokon por sciencesplora ŝipo.