Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio intensigos internacian kunlaboron por bati kontraŭleĝan en- kaj el-landiĝan agadon

Nuntempe Ĉinio jam starigis sistemon pri mult- kaj du-flanka reciprokado de informoj kaj kunlaboro kun Francio, Usono, Britio kaj la Internacia Kriminala Organizo, por kune preventi kaj bati kontraŭleĝan en- kaj el-landiĝan agadon.

Laŭ konigo de oficisto de la Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio, nuntempe la ĉefaj cellandoj de kontraŭleĝa elmigrado fare de ĉinoj estas ekonomie evoluintaj landoj. Aliflanke, elstariĝis ankaŭ la problemo pri tio, ke fremdlandanoj ŝtele eniras en Ĉinion, aŭ prenante Ĉinion kiel ponton, ŝtele glitas en aliajn landojn. La koncernaj departementoj de Ĉinio plifortigas la baton kontraŭ tio.