La 20-an de novembro, la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio publikigis la “Gvidan Kompendion de Disvolvo de Ĉina Filantropia Afero”, postulante al koncernaj institutoj pluapaŝe perfektigi politikojn pri redukto kaj senigo de imposto rilata al filantropia monkontribuo.
La kompendio elmetis ankaŭ, ke en la venontaj 5 jaroj en grandaj kaj mezgrandaj urboj de Ĉinio, oni establos filantropiajn organizojn por tio, ke civitanoj ĝenerale konu kaj partoprenu en filantropiaj aktivadoj.
|