Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Telekomunika Kompanio Zhongxing de Ĉinio kaj CSCO-sistemo de Usono kunlabore en telekomunika merkato

La 22-an de novembro Telekomunika Kompanio Zhongxing de Ĉinio kaj CSCO-sistemo de Usono subskribis kontrakton por strategia kunlaboro pri la solvado de NGN (venonta generacia reto), 3G (3-a generacio) kaj datena teknologio en Ĉinio kaj azi-pacifika regiono (escepte Japanion).

Baze de la kontrakto, la du kompanioj kune etendigos la telekomunikan merkaton en azi-pacifika regiono, akcelos la disvolvon de informa kaj telekomunika teknologio por kontentigi la rapide kreskantan merkaton en la regiono. La du flankoj esploros pli da ŝancoj por kontentigi klientojn kaj serĉos novojn merkatojn. La kontrakto estis subskribita en la centra oficejo de Zhongxing en Shenzhen.