Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio apelacias plie klopodi por elimini malsaton de la mondo

La 21-an de novembro, Du Qinglin, ministro de Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio, apelaciis, ke ĉiuj landoj plie klopodu por elimini malsaton de la mondo. Li diris tion en la 33-a Konferenco de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN okazinta en Romo.

Du Qinglin diris, ke post la Jaramil Pinta Konferenco de UN en 2000, registaroj de diversaj landoj kaj la internacia socio akiris iujn sukcesojn en redukto de malriĉeco kaj plibonigo de monda nutraĵa sekureco. Tamen la celo de Disvolviĝo de la Jarmilo de UN malrapide progresis kaj ankoraŭ bezonas plian klopodon de ĉiuj landoj.

Du Qinglin diris plie, ke la birda gripo estas serioza minaco al la tuta homaro, kaj la internacia socio devas kune trakti ĝin. Li esprimis, ke Ĉinio havas fidon por preventi kaj superregi la birdan gripon.