Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Japanio devas efektive koni la seriozecon kaj sentivecon de la problemo pri Yasukuni

La 22-an de novembro Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, reasertis en gazetara konferenco okazinta en Pekino, ke Japanio devas efektive koni la seriozecon kaj sentivecon de la problemo pri la sanktejo Yasukuni, kaj trakti la problemon per prudenta kaj respondeca sinteno, kaj tio estas unika ĝusta vojo por Japanio por plibonigi la interrilatojn kaj kune krei perspektivon kun aziaj najbaraj landoj.

Antaŭ nelonge, Aso Taro, japana ministro de eksteraj aferoj, esprimis, ke Yushukan-muzeo en Yasukuni ne beligas la militon, sed laŭfakte spegulas la tiaman staton de la milito.

Liu Jianchao diris, ke Ĉinio estas surprizita de tiu diro. La menciita muzeo estas kerna establaĵo de Yasukuni, kiu neas la historion kaj beligas la agreson de la japana militarismo. Tio estas vaste konata fakto. Se oni neas eĉ tian fakton, tio nur montras ke ili ne kuraĝas ĝuste juĝi la historion.