Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Agrikultura imposto nuliĝis en 28 provincoj al 800 milionoj da ĉinaj kamparanoj

Jin Renqing, ĉina ministro pri financo, diris, ke agrikultura imposto nuliĝis en 28 provincoj en Ĉinio.

Ĉina Ministerio de Financo pli favoris finance al agrikulturo por levi grenan produktokvanton kaj enspezon de la kamparanoj. Ĝis nun 800 milionoj da kamparanoj ĝuis la impostan nuliĝon. Kamparanoj akiras subvencion, se ili kulturas grenon, uzas bon-speciajn semojn aŭ agrikuturajn maŝinojn. Krome, ŝtata financo pliforte subtenas sintezan agrikulturan disvolvon, trejnadon de superfluaj laboruloj en la kamparo, helpon al malriĉaj kaj katastrofitaj kamparanoj. La ŝtato daŭre multigos investon al edukado, kuracado, higieno, kulturo kaj aliaj sociaj aferoj de la kamparo.