Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Pli ol 100 milionoj da turistoj vizitis Ĉinion en la unuaj 10 monatoj ĉi-jare

En la 23-an de novembro, s-ro Liu Kezhi, oficisto de la Ĉina Turisma Buroo, diris, ke de januaro ĝis oktobro ĉi-jare la turismo en Ĉinio rapide kreskas. La totala nombro de turistoj al Ĉinio superis 100 milionojn, kreskinte je 11% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.

Li diris tion en la gazetara konferenco pri la 2005-a Ĉina Internacia Turisma Foiro, kiu okazos de la 24-a ĝis la 27-a de novembro en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco.