Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio trejnos 10 mil fakulojn por Afriko

La 14-24-an de novembro, ĉina vicĉefministro Huang Ju oficiale vizitis Gvineon, Bocvanon kaj Madagaskaron.

Ĉinio daŭre instigos siajn entreprenojn importi el Afriko por ke la valoro de komercado kun Afriko altiĝos de 30 miliardoj da usonaj dolaroj al 100 miliardoj en la venontaj kvin jaroj; Ĉinio subtenas Afrikon en klopodo por akiri justan kaj racian medion de internacia komercado; Ĉinio instigas siajn potencajn kaj fidindajn kompaniojn investi en Afriko, por duobligi rektan investon al Afriko en la venontaj kvin jaroj; en 2004-2006, Ĉinio trejnos por Afriko 10 mil fakulojn en ekonomia administrado, agrikulturo, medicina servo, kulturo, edukado, dogano, diplomatio kaj aliaj kampoj.