Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Oficisto de Monda Higiena Organizo alte taksis laboron de Ĉinio en preventado kaj superregado de birda gripo

Antaŭ nelonge, intervjuate de ĉina raportisto en Romo, Margaret Chan, asistanta ĝenerala direktoro de la Monda Higiena Organizo, alte taksis la laboron de la ĉina registaro en preventado kaj superregado de birda gripo.

Margaret Chan diris, ke en prizorgo de altrangaj gvidantoj de Ĉinio, la ĉina registaro prenis pozitivajn kaj efikajn rimedojn, startigis urĝan sistemon kontraŭ birda gripo, investis 2 miliardojn da juanoj por preventado kaj superregado de birda gripo, prenis aktivan sintenon al la suspektataj kazoj kaj invitis la Mondan Higienan Organizon al la kuna enketado.

Margaret Chan diris, ke kiel lando kun plej multe da loĝantoj en la mondo, Ĉinio estas atentata de la tuta mondo; la klopodo de Ĉinio en preventado kaj superregado de birda gripo estas grava kontribuo al la tutmonda higiena sekureco.