Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio reasertis, ke nun ne estas dece prezenti iranan nuklean problemon al Sekureca Konsilio de UN

La 24-an de novembro Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, reasertis en gazetara konferenco en Pekino, ke Ĉinio opinias, ke nun oni devas serĉi racian metodon por solvi la problemon kadre de la Internacia Atom-Energia Agentejo, sed ne prezenti la problemon al la Sekureca Konsilio de UN.

Liu Jianchao diris, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke oni devas frue rekomenci interkonsiliĝon pri la problemo inter Irano kaj landoj de la Eŭropa Unio kaj serĉi longtempan metodon akcepteblan de ĉiuj flankoj.