Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Tertremo okazis en provinco Jiangxi de Ĉinio kaj 14 homoj mortis

Je la 8-a horo kaj 49 minutoj de la 26-a de novembro okazis tertremo de 5,7 gradoj laŭ Riktera skalo en Jiujiang kaj Ruichang de provinco Jiangxi, suda Ĉinio.

Laŭ informo de la Ŝtata Sismologia Buroo de Ĉinio, ĝis la 14-a horo de la 26-a de novembro, la tertremo jam kaŭzis morton de 14 homoj kaj seriozan vundiĝon de 20 homoj. Krom morto kaj vundiĝo de homoj, la tertremo detruis iujn malnovajn domojn kaj ĉesigis telekomunikadon en iuj regionoj.

Post tertremo la Ŝtata Sismologia Buroo de Ĉinio startigis krizokazan projekton, organizis specialistan grupon por fari urĝan interkonsiliĝadon kaj analizi tendencon de la tertremo. La krizokaza laborgrupo kaj labora taĉmento senditaj de la Ŝtata Sismologia Buroo de Ĉinio veturis al la plagita loko tagmeze de la 26-a de novembro por helpi la lokan registaron en savado post la katastrofo.