Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina Internacia Turisma Foiro de 2005 okazis en Kunming

De la 24-a ĝis la 27-a de novembro, la Ĉina Internacia Turisma Foiro de 2005 okazis en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco. Pli ol 1900 entreprenoj de Ĉinio kaj pli ol 1100 entreprenoj de 81 fremdaj landoj kaj regionoj partoprenis la 4-tagan eksponadon.

43 entreprenoj de Taiwan-provinco organizitaj de la Taiwan-a Turista Asocio unuafoje partoprenis tiun eksponadon. Ili informiĝis pri la nuna turisma situacio de la ĉeftero, aktive propagandis la turismajn riĉfontojn kaj protuktaĵojn de Taiwan kaj sin preparis por vojaĝo de loĝantoj sur la ĉeftero al Taiwan.

La Ĉina Internacia Turisma Foiro okazis 6-foje, 4-foje en Ŝanhajo kaj 2 en Yunnan-provinco.