Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Monda San-Organizo esploras pri morto de homoj pro birda gripo en Ĉinio

La 28-an de novembro, la komuna esplora grupo de la Ministerio de Sano de Ĉinio kaj la Monda San-Organizo komencis detalan esploradon pri du kazoj de morto de homoj pro birda gripo en la provinco Anhui.

En la tri-taga esplorado, la grupo aŭskultos raporton pri la kazoj kaj interŝanĝos opiniojn pri tio.

En Ĉinio estas tri kazoj de morto de homoj pro birda gripo, kaj du estas en la provinco Anhui.