Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Raporto de Monda Banko: ekonomio de disvolviĝantaj landoj stabile kreskos plu

La Monda Banko diris en sia lastatempa raporto "Perspektivo de tutgloba ekonomio en 2006", ke en la venontaj jaroj la ekonomio de disvolviĝantaj landoj stabile kreskos plu.

Sinjoro Hans Timmer, specialisto de la Monda Banko kaj unu el la verkintoj de la raporto, diris en gazetara konferenco okazinta la 28-an de novembro en Pekino, ke influate de alta internacia petrola prezo, malleviĝo de enlanda produktado kaj eksporta bezonado kaj similaj faktoroj, ekonomio de disvolviĝantaj landoj en la kuranta jaro malleviĝos je 1% kompare kun tiu de la pasinta jaro. Tamen la Monda Banko antaŭkalkulis, ke en la kuranta jaro la kreskado de ekonomio de disvolviĝantaj landoj estos pli alta unuoble ol tiu de evoluintaj landoj kaj tiu ĉi kreska tendenco daŭros en la venontaj 10 jaroj.