Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Du ĉinaj artoj fariĝis nepalpeblaj heredaĵoj de la homaro

Lastatempe, la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (Unesko) publikigis la trian grupon de “Ĉefverkoj de Buŝa kaj Nepalpebla Heredaĵo de la Homaro” en sia sidejo en Parizo, Francio. Enlistiĝis la arto Muqam de Xinjiang de Ĉinio petita de Ĉinio kaj mongola longa popola kantado Urtiin Duu kune petita de Ĉinio kaj Mongolio.

Muqam estas granda sinteza artformo el kanto, danco kaj muziko, kiu cirkulas en lokoj de ujguroj.

“Mongola Urtiin Duu” estas antikva kulturo, kiu ekzistas ĉefe en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de Ĉinio kaj Mongolio.

Unesko decidis komenci la programon juĝi “Ĉefverkojn de Buŝa kaj Nepalpebla Heredaĵo de la Homaro” en januaro de 1998. Antaŭ tio jam enlistiĝis la ĉinaj artformoj Kunqu-opero kaj Guqin-muziko. Samtempe enlistiĝis ĉi-foje aliaj 41 programoj el dekoj da landoj.