Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio fondos kontrolan reton pri klinika aplikado de antibiotikaj medikamentoj

Ĉinio fondos tutlandan kontrolan reton pri klinika aplikado de antibiotikaj medikamentoj por altigi la nivelon de klinika aplikado de antibiotikaj medikamentoj.

La 29-an de novembro la Ministerio de Sano de Ĉinio informis, ke en la komenca periodo 109 hospitaloj en la tuta lando estos akceptitaj en la reton. La ministerio postulos al la hospitaloj fari ekzamenadon kaj analizadon pri aplikado de antibiotikaj medikamentoj por ĉiuj malsanuloj.

Laŭ enketado estas relative serioza misaplikado de antibiotikaj medikamentoj en Ĉinio kaj tio kaŭzis morton de proksimume 80 mil personoj ĉiujare.