Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio kaj Mongolio publikigis komunan deklaron

La 29-an de novembro, Ĉinio kaj Mongolio publikigis komunan deklaron, esprimante la volon pluapaŝe antaŭenpuŝi ambaŭlandajn interrilatojn.

La du flankoj reasertis reciprokan respekton al sendependeco, suvereneco, teritoria integreco kaj disvolva vojo memelektita, nealiĝon al iu ajn milita aŭ politika alianco kontraŭ la alia flanko, nek subskribon de traktato kaj interkonsento damaĝa al la rajtoj kaj interesoj de la alia flanko. La du flankoj konsentis pliintensigi kunlaborojn en energio, trafiko, mediprotektado kaj aliaj kampoj.

Mongolio reasertis, ke Taiwan-problemo estas interna afero de Ĉinio. Mongolio persistas en la politiko pri unu Ĉinio kaj subtenas pacan reunuigon de Ĉinio.