Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fondiĝis transorganiza laborgrupo pri infanlaborulo kaj edukado

En la 28-a de novembro, okazis en Pekino la 3-a rondtabla konferenco pri infanlaborulo kaj edukado al la tuta popolo, en la konferenco oni decidis fondi transorganizan laborgrupon pri infanlaborulo kaj edukado. Tio unuafoje kunligis edukan planon kaj infanlaborulojn.

La laborgrupo konsistas el internacia laborista organizo, Unesko, Infana Fonduso de UN, Monda Banko kaj tutgloba agada organizo kontraŭ dungo de infanlaborulo, kaj la internacia laborista organizo liveros sekretarian servon. La laborgrupo serĉos pli multe da kunlaborantoj registaraj kaj neregistaraj pri la infanlaborula problemo kaj interŝanĝos praktikan sperton inter landoj kun la celo trovi en mallonga tempo la vojon kaj metodon por efike solvi la infanlaborulan problemon.